martes, 19 de agosto de 2014

THE SNOW QUEEN IV: IN ESPERANTO

Translated by Ludwig Lazarus Zamenhof

Kvara rakonto

Princo kaj reĝidino

En la regno, en kiu ni nun sidas, loĝas eksterordinare saĝa reĝidino; ĉiujn gazetojn, kiuj ekzistas en la mondo, ŝi tralegis kaj denove forgesis, tiel saĝa ŝi estas. Antaŭ nelonge ŝi sidis sur la trono, kio, kiel oni scias, tute ne estas interesa, kaj pretervole ŝi kantetis por si: "Kial do mi ne edziniĝu?" ― "Ha, en ĉi tiuj vortoj estas multe da vero!" ŝi ekpensis, kaj tuj ŝi decidis edziniĝi. Sed ŝi volis havi edzon, kia povoscius respondi, kiam oni parolas al li, tian edzon, kiu ne sole starus kaj havuvs grandsinujoran mienon, ĉar tio estas treege enuiga. Ŝi ordonis kunkunvoki per tamburado ĉiujn korteganinojn, kaj kiam ĉi tiuj aŭdis ŝian deziresprimon,- ili tre ekĝojis. "Tio plaĉas al mi!" ekkriis ĉiu el ili, "pri tio mi antaŭ ne longe jam mem pensis!" Tio plaĉas al mi! pri tio mi antaŭ ne longe jam mem pensis!" Kredu al mi, ke ĉiu vorto, kiun mi diras al vi, estas la pura vero!; mi havas amatinon, kiu libere promenadas en la palaco, kaj ŝi ĉion rakontis al mi!"

La gazetoj tuj aperis kun rando el koroj kaj monogramoj de la reĝidino. Ĉiu povis legi en ili nigre sur blanke, ke ĉiu juna viro kun bela eksteraĵo havas la rajton veni en la palacon kaj paroli kun la reĝidino, kaj ke tiun, kiu povoscius tiel paroli, ke malgraŭ la ĉirkaŭanta brilo li esprimus siajn pensojn senĝene kaj samtempe parolus plej bone, tiun la reĝidino prenos kiel edzon.
La homoj venis en grandaj amasoj, estis granda kurado kaj puŝiĝado, tamen neniu sukcesis, nek ta unuan nek la duan tagon. Kiam ili estis ekstere sur la strato, ĉiuj bonege povosciis babili, sed apenaŭ ili eniris tra la pordego de la palaco kaj ekvidis la arĝentokovritajn korpogardistojn kaj supre de la ŝtuparoj la servistojn en oro kaj la grandajn prilumitajn salonojn, ili tuj konfuziĝis.
Kaj kiam ili staris antaŭ la trono, sur kiu sidis la reĝidino, ili povis nur ripeti ŝian lastan vorton, kaj tia sola ripetado ne estis simpatia por ŝi. La homoj estis tiel konfuzitaj, ke ili preskaŭ troviĝis en sveno, ĝis ili returne estis sur la strato, tiam la babilado komenciĝis denove. En tutaj vicoj ili staris de la urba pordego ĝis la palaco. Mi mem estis tie, por ankaŭ tion vidi! Ili fariĝis malsataj kaj soifaj, tamen en la palaco oni ne donis al ili eĉ iom da malfreŝa akvo. Estas vero, ke kelkaj el la plej saĝaj provizis sin per buterpanoj, sed ili ne dividis ilin kun sia najbaro. Ili pensis: "Li aspektu malsata, tiam la reĝidino lin ne prenos!"
Kiam li venis? Ĉu li ankaŭ troviĝis inter la amaso?

Ne rapidu! Nun ni alvenas ĝuste al li! En la tria tago venis malgrada persono, sen ĉevaloj aŭ veturilo, tute gaja kaj bonhumora, kiu kvazaŭ promenante iris rekte en la palacon. Liaj okuloj brilis, li havis belegajn longajn harojn, sed malriĉajn vestojn.
Li havis malgrandan tornistron sur sia dorso.
Tion mi scias de mia amatino, ke kiam li eniris tra la pordego de la palaco kaj ekvidis la arĝentokovritajn korpogardistojn kaj supre de la ŝtuparoj la servistojn en oro, li absolute neniom konfuziĝis. Li faris al ili supraĵan kapsignon kaj diris: ‚Estas certe enuige stari sur la ŝtuparo, mi preferas eniri!’ Interne la salonoj brilis per hela lumo de kandeloj. Sekretaj konsilanoj kaj ekscelencoj iradis sur propraj piedoj kaj portis orajn vazojn; oni certe povis ricevi korpremon. Liaj botoj knaris terure laŭte, sed ŝajnis, ke tio lin tute ne maltrankviligis.
Jes, kiel ili knaris!; kaj vigle kaj bonhumore li eniris rekte al la reĝidino; ĉi tiu sidis sur perlo, kiu estis tiel granda kiel radŝpinilo. Ĉiuj kortegaj sinjorinoj kun siaj servistinoj kaj kun la servistinoj de siaj servistinoj kaj ĉiuj kavaliroj kun siaj servistoj kaj kun la servistoj de siaj servistoj, kiuj ankaŭ havis servobubon, staris en ordo ĉirkaŭe. Ju pli proksime al la pordo ili staris, des pli fiere ili aspektis. Antaŭ la servobubo de la servisto de servisto, kiu ĉiam portas pantoflojn, oni de respekto preskaŭ devis direkti la rigardon al la planko, tiel fiere li staris ĉe la pordo!

Tio kredeble estas terura! Kaj tamen ricevis la reĝidinon?
Oni diras, ke li parolis tiel same bone. Li estis gaja kaj ĉarmega. Cetere li tute ne havis edziĝajn intencojn, li venis sole nur por aŭdi la saĝecon de la reĝidino, kaj ĝin li trovis bona, kaj ŝi lin ankaŭ trovis bona.

"Ho, ĉu vi ne volus enkonduki min en la palacon?"
"Nu, estas facile tion diri! Sed kiamaniere ni tion faros? Mi parolos pri tio kun mia amatino; ŝi kredeble povos doni al ni konsilon. Ĉar tion mi devas al vi diri, ke ..., neniam ricevas permeson por eniri."
"Atendu min tie ĉe la barilo!"
Estis jam mallume, kiam revenis.
"Mi transdonas al vi multe da salutoj de ŝi! Jen estas malgranda pano por vi, kiun ŝi prenis el la kuirejo, kie troviĝas sufiĉe da pano, kaj vi certe estas malsata! Estas por vi nefareble veni en la palacon, ĉar vi estas nudapieda. La arĝentokovritaj korpogardistoj kaj la servistoj en oro tion ne permesus. Tamen ..., vi iamaniere jam venos tien. Mia amatino konas malgrandan malantaŭan ŝtuparon, kiu kondukas al la dormoĉambro, kaj ŝi scias, kie ŝi povas ricevi la ŝlosilon."
Ili eniris en la ĝardenon, en la grandan aleon, kie la folioj jam defalis unuj post la aliaj, kaj kiam en la palaco iom post iom estis estingitaj ĉiuj kandelo... kondukis... al malantaŭa pordo, kiu estis nur duonfermita.

Jen ili estis sur la ŝtuparo. Tie sur ŝranko brulis malgranda lampo. Meze sur la planko staris...
Estis tiel, kvazaŭ ombroj transglitas sur la muro, ĉevaloj kun flirtantaj kolharoj kaj graciaj kruroj, ĉasoservistoj, sinjoroj kaj sinjorinoj sur ĉevaloj.
Tio estas nur sonĝoj! ili venas kaj prenas la pensojn de la altaj gesinjoroj al ĉaso. Tio estas favora por nia celo, en tia okazo vi en la lito povos pli bone ilin pririgardi. Sed mi fidas, ke kiam vi atingos honoron kaj altan situacion, vi montros dankeman koron.
Jen ili eniris en la unuan salonon; ĝi estis kovrita per rozokolora atlaso, kaj artefaritaj floroj ornamis ĉiujn murojn. . Ĉi tie la sonĝoj jam preterflugis antaŭ ili, sed ili flugis tiel rapide, ke ne sukcesis vidi la altajn gesinjorojn. Unu salono estis pli luksa ol la alia; la vido de la multaj grandvaloraĵoj povis simple kaŭzi kapturnon. Jen ili estis en la dormoĉambro. Ĝia plafono similis al granda palmo kun folioj el vitro, el belega vitro, kaj meze sur la planko, fiksite al dika stango el oro, staris du litoj, el kiuj ĉiu havis la formon de lilio. Unu, en kiu kuŝis la reĝidino, estis blanka; la dua estis ruĝa, ŝi ekvidis brunan nukon. ... la sonĝoj surĉevale enkuregis returne en la ĉambron, li vekiĝis, turnis la kapon, kaj...
La princo sed li estis juna kaj bela. Kaj el la blanka liliforma lito elrigardis la reĝidino kaj demandis, kio tio estas.
"Ho kompatinda infano!" diris la princo kaj la reĝidino, kaj ili laŭdis la kornikojn kaj diris, ke ili tute ne koleras ilin, sed ke pli ofte ili tion ne faru. Dume ili ricevos rekompencon.
"Ĉu vi volas libere flugi?" demandis la reĝidino, "aŭ ĉu vi volas ricevi fiksitan oficon de kortegaj ...?"

La princo leviĝis el sia lito kaj proponis al ..., ke ŝi dormu en ĝi, pli multe li ja ne povis fari. ... "Kiel bonaj estas la homoj...!"
En la sekvanta tago oni vestis ŝin de la kapo ĝis la piedoj per veluro kaj silko. Oni afable proponis al ŝi, ke ŝi restu en la palaco kaj vivu en lukso kaj ĝojoj, sed ŝi petis nur pri malgranda veturilo kun unu ĉevalo kaj pri paro da botetoj, dirante, ke tiam ŝi volas denove elveturi en la malproksiman mondon.
Ŝi ricevis ne sole la botetojn, sed ankaŭ mufon, kaj oni ĉarme ŝin vestis. Kiam ŝi volis forveturi, antaŭ la pordo staris nova veturileto el pura oro, la blazono de la princo kaj de la reĝidino brilis sur ĝi kiel stelo. Koĉero, servistoj kaj antaŭrajdantoj - jes, jes, antaŭrajdantoj ankaŭ ĉi estis - sidis kun oraj kronoj sur la kapo. La princo kaj la reĝidino mem helpis al ŝi eniri en la kaleŝon kaj deziris al ŝi ĉian feliĉon.
Interne la kaleŝo estis garnita per sukerkrakenoj, kaj sidkestoj estis plenigitaj per fruktoj kaj spiconuksoj.
"Adiaŭ, adiaŭ!" kriis la princo kaj la reĝidino.

Kvina rakonto

Malgranda rabistinfano
Ili veturis tra la malluma arbaro, sed la kaleŝo lumis malproksimen. Tio estis malagrabla por la okuloj de la rabistoj, tion ili neniel povis toleri.
"Tio estas oro, tio estas oro!" ili ekkriis; ili elkuregis, kaptis la ĉevalojn je la kondukiloj, mortigis la malgrandajn antaŭrajdantojn, la koĉeron kaj la servistojn, ...
.............................................................................................................................................................

Sepa rakonto

... kio okazis poste
... la arbaro havis freŝan verdecon, kaj el la arbaro venis sur belega ĉevalo, kiun ... konis (ĝi estis siatempe aljungita al la ora veturilo), juna knabino kun malproksimen lumanta ruĝa ĉapeto sur la kapo kaj kun pistoloj en la zono. Tio estis la malgranda rabista knabino, al kiu tedis sidi hejme kaj kiu volis rajdi antaŭe norden kaj poste en alia direkto, kien ŝia kaprico ŝin pelos. ...

Demandis pri la princo kaj la reĝidino.
"Ili forveturis en fremdajn landojn!" diris la rabista knabino.




No hay comentarios:

Publicar un comentario